Tra la plej parto de Japanujo, de Karafuto, Cisima kaj Cosen is la soda pinto de Kjusiu, la sola mangebla speco de holoturio estas Stichopus japonicus, se oni flankenlasas la du ceterajn, nome, S. nigripunctatus kaj Cucumaria japonica, kies distribuoj estas multe limigitaj. En la insularko de R iukiu, inkluzive Amami-Insularon, okazas multaj tropikaj holoturioj, dum la suprenomitaj tri ne estas troveblaj. Tie holoturioj estas kuiritaj kaj poste sekigitaj kiel ?iriko'' au ?tripang'', por sekve esti elsenditaj al Hinujo, kiel same estas faritaj en Holanda Orientohindujo kaj nordaj partoj de Australio. Rezulte de mia ekzameno de sekigitaj komercajoj kaj utilo de l'studo de MITSUKUR(1912), oni nun povas distingi 16 mangeblajn au komerceblajn holoturiojn de Riukiu, apartenantajn al tri genroj, nome, Holothuria (kun subgenroj. Holothuria, Bohadschia, Actinopyga kaj Microthele), Stichopus kaj Thelenota. Iliaj lokaj nomoj kaj prizoj en la komerco estas menciitaj, aldone al sirnplaj zoologiaj priskriboj. Tamen, en la 16 specoj, la kvar, nome, Holothuria vagabunda, H. marmorata, H. vitiensis kaj Stichopus chloronotus, estas ne rigardataj de riukivanoj kiel komerce valoraj dum ci tiuj ankau estas ja satataj en sudinsulaj eksterlandoj. Stichopus variegatus estadis longe rigardita kiel nemangebfa, ea venena, antau la jaro 1932, kiam oni subite ektrovis gian valoron, kaj gi nun faras bonegan prezon en komercejo. La autoro antauatendas, ke per pluaj sercoj pli da specoj estos aldcnataj al la listo de komerceblaj holoturioj de Rikiu.